Simpla ŝanĝo al (iuj) ĉiumonataj kunsidoj

Legu en: English

La jena konsilo ŝanĝegos nenies vivon sed ŝajnis al mi kiel simpla saĝaĵo.

Mi laboras kun multaj malaltrangaj programistoj, kaj mi lastatempe decidis, ke estus bona ideo kunsidadi duope kun ĉiu el ili. Ĵaŭdoj taŭgis al ni, kaj mi supozis, ke mi volus kunsidi kun ĉiu kolego ĉiumonate. Mi celis disaranĝi la kunsidarojn tiel, ke mi povos renkonti po kelkaj kolegoj en ĉiu semajno.

Kreante la unuan kunsidaron en mia kalendarprogramo, mi cerbumis: Ĉu mi kunsidu kun tiu persono en la unua ĵaŭdo de ĉiu monato? En la kvara? La fina?

Mi ekkonsciis, ke se mi fiksos la serion al kalendaroj monatoj, pasos aŭ kvar aŭ kvin semajnoj inter ĉiu kunsido. Kvar semajnoj kredeble enordus, sed kvin ŝajne estus tro. Mi pensis pri mia loka Esperanto-klubo, kiu renkontiĝas la unuan sabaton de ĉiu monato. Se kvin semajnoj pasis de post la lasta kunsido, ŝajnas kiel tro longa tempo.

Krome, tio estigus problemojn en mia propra horaro. Se mi ĉiam renkontus difinitajn homojn en la kvara ĵaŭdo kaj certajn aliajn en la fina ĵaŭdo (ĉu la kvara, ĉu la kvina), mi en monatoj kun kvar ĵaŭdoj alfrontus unu tagon kun duoble da kunsidoj. Se mi tamen elektus neniam kunsidi en la kvina ĵaŭdo, mi havus de tempo al tempo semajnon sen kunsidoj, kio ŝajnis kiel tempoperdo.

Fakte, ne ekzistis kialo ligi tiujn kunsidarojn kun decidoj de la Roma Regno antaŭ 2000 jaroj pri la nombro de tagoj en ĉiu monato. Sekve mi decidis kunsidi kun ĉiu kolego ĉiujn kvar semajnojn.

Vi eble ne volus fari tion pro kelkaj kialoj:

  • Se vi celas pridiskuti okazaĵojn en periodo pli-malpli unu monaton longa, estas pli facile memori la periodon se ĝi estas kalendara monato. Tio implicas, ke vi kunsidu ĉiam unu fojon en kalendara monato.
  • Se la kunsidaro estas modelita en homoj kapoj pli ol en kalendarprogramoj, kiel tiu de mia Esperanto-klubo, la plano “la unuan sabaton de ĉiu monato” estas supera ol “kvar semajnojn post la lasta kunsido”.
  • Se vi kunsidas ĉiujn du aŭ tri monatojn, unu-du ekstraj semajnoj inter kunsidoj ne tiel gravas.

Tamen, se neniu el tiuj kondiĉoj aktualas, malpli kuplu viajn monatajn kunsidojn kaj la hazardon de la kalendaro, kaj kunsidu ĉiujn kvar (aŭ kvin) semajnojn laŭnecese.

Prezidentiĝo sen plimulto

Mallonge post la venko de Trump en Usono en 2016, mi legis la jenan komenton en Kontakto:

La tuta mondo miris kaj apenaŭ kredis ke la miliardulo Donald Trump, kun sia retoriko plena je antaŭjuĝoj kaj faŝismaj trajtoj, estas la elektito de la plejmulto de la usonanoj.

Fakte, la rezulto estis granda ŝoko eĉ al multaj ĉi tie en Usono. Enketoj antaŭ la balotado indikis, ke Hillary Clinton venkos. Historiistoj debatados pri la diversaj kaŭzoj de la prezidentiĝo de Donald Trump, sed eblas klarigi la plej rektan kialon.

Malrekta elektado

Laŭ la usona konstitucio, la prezidenton elektas ne la popolo sed la ŝtatoj, pere de speciala “Elektantaro”, kies membroj renkontiĝas post la popola balotado. Ĉiu ŝtato havas po 3 elektantoj aŭ “elektaj voĉoj” kaj eventuale pli laŭ la nombro de loĝantoj. Sume estas 538 elektantoj, kaj la gajnanto de pli ol duono de la voĉoj (almenaŭ 270) prezidentiĝos.

La ŝtatoj rajtas decidi, kiel disdoni siajn elektajn voĉojn – t.e., kiel elekti siajn elektantojn. Kun kelkaj esceptoj, ĉiu ŝtato donas ĉiujn siajn elektajn voĉojn al la partio, kies kandidato gajnis plimulton en tiu ŝtato en la popola balotado. Prepare la partioj nomumas en ĉiu ŝtato la necesan nombron da elektontoj, kiuj promesas voĉdoni por la kandidato de tiu partio se ili iĝos elektantoj. En la popola balotado, kiam oni ŝajne voĉdonas por iu kandidato, oni efektive voĉdonas por ties elektontoj.

Mapo de la usonaj ŝtatoj kun la nombroj de siaj elektaj voĉoj

La usonaj ŝtatoj kun la nombroj de siaj elektaj voĉoj en 2016. Nur Majno (plej nordoriente) kaj Nebrasko (meze) eventuale donas siajn voĉojn al pluraj kandidatoj. (SeL/publikaĵo)

Pro tio ke la konstitucio garantias al la ŝtatoj po 3 elektantoj, varias la nombro de ŝtatanoj, kiun unu elekta voĉo reprezentas. Kiel ekstremaj ekzemploj, en 2016 la ŝtato Vajomingo havis 585 000 loĝantojn kaj 3 elektajn voĉojn (po 1 voĉo por 195 000 loĝantoj), kaj Teksaso havis 27,8 milionojn da loĝantoj kaj 38 voĉojn (po 1 voĉo por 731 000 loĝantoj). Vajominganoj preskaŭ kvaroble pli valoris ol teksasanoj en la popola balotado.

Ĉio tio signifas, ke kandidato, kiu gajnas popolajn plimultojn en malpli loĝataj ŝtatoj sed malgajnas tutlande, povas venki ĉe la Elektantaro. En 2016 ĝuste tio okazis.

La okazo de 2016

Trump gajnis la 10 elektajn voĉojn de Viskonsino per 0,77% de la popolaj voĉoj, la 20 de Pensilvanio per 0,72% kaj la 16 de Miĉigano per 0,22%. Kvankam Clinton ricevis 65,8 milionojn da popolaj voĉoj kaj Trump 62,9 milionojn, Trump ricevis 306 elektantojn kaj Clinton nur 232. Se Trump ne venkus en tiuj tri ŝtatoj, li kaptus nur 260 elektantojn, kaj Clinton havus 278.

Parenteze, ne ĉiu elektanto efektive voĉdonis por la pripromesita kandidato. Fojfoje, se la ŝtata juro tion permesas, “malfidela elektanto” proteste voĉdonas por alia persono, eventuale nekandidato, aŭ lasas sian balotilon malplena. En la 100 jaroj antaŭ 2016, ne pli ol unu elektanto “malfidelis” en iu ajn balotado. Tiu de 2016 tamen estis nekutima; fine 7 elektantoj malfidelis.

Mapo de la usonaj ŝtatoj kun la ricevintoj de elektaj voĉoj en 2016

La efektiva rezulto de la balotado en 2016. (Gage/CC-BY-SA)

Kial tia sistemo?

Estas tute normale en kelkaj mondopartoj, ke ŝtatanoj rekte elektas siajn registarestrojn. La usona konstitucio tamen estis verkita fine de la 18-a jarcento, kiam ekzistis malmultaj respublikoj, kiuj povis roli kiel ekzemploj. Kelkaj el verkantoj de la konstitucio ja argumentis por rekta elektado, sed aliaj proponis, ke la parlamento mem elektu la prezidenton. Fine regis kompromiso subtenata interalie de la malpli loĝataj ŝtatoj: ili jam vidis la avantaĝon, kun ili havos en tia sistemo.

Tiam ne ekzistis politikaj partioj, sed nuntempe la avantaĝo de kamparaj ŝtatoj ĉe la Elektantaro estas avantaĝo ankaŭ por ilia preferata partio. Temas pri la Respublikana Partio, tiu de Donald Trump. La situacio de 2016 okazis ankaŭ en 2000, kiam Respublikano George W. Bush venkis ĉe la Elektantaro post kiam Al Gore de la Demokrata Partio venkis popole.

Ĉu eblas ŝanĝi ĝin?

Nun multaj usonanoj laŭenkete preferus rektan elektadon, sed ne sufiĉe multaj por malestabli la Elektantaron. Estas malfacile amendi la konstitucion: la parlamento kaj tri kvaronoj de la ŝtatoj devas aprobi proponitan amendon por efektivigi ĝin. En la lastaj 200 jaroj, tio okazis nur 15 fojojn.

Eble ekzistas alia rimedo. Kiel menciite, la ŝtatoj rajtas decidi kiel elekti siajn elektantojn. Se sufiĉe multaj ŝtatoj konsentus doni ĉiujn siajn elektajn voĉojn al la partio, kies kandidato venkis en la popola balotado tutlande, la Elektantaro (krom malfidelaj elektantoj) nepre elektus tiun kandidaton kaj fariĝus nur ceremonia.

Tia interkonsento fakte ekzistas jam de 2006. La Interŝtata Konsento pri Tutlanda Popola Balotado efektiviĝos se aliĝos ŝtatoj kun sume 270 voĉoj, kio sufiĉos por funkciigi ĝin sendepende de la ceteraj ŝtatoj. Ĝis nun (2023) aliĝis 16 ŝtatoj kaj la ĉefurbo Vaŝingtono (kiu estas en neniu ŝtato sed havas elektajn voĉojn). Entute ili havas pli ol 75% de la necesaj voĉoj.

Tamen restas defioj. La konsentintaj ŝtatoj (kaj urbo) estas tiuj, kiuj plej subtenas la Demokratan Partion. Multaj aliaj ŝtatoj jam malaprobis la interkonsenton kaj kredeble ne aprobos ĝin se ĝi estos reproponita. Krome, iuj spertuloj opinias, ke la interkonsento estus aprobenda de la parlamento, aŭ ke ĝi kontraŭas la konstitucion. Se sufiĉe da ŝtatoj aliĝos, oni certe procesos pri ĝi.

Konkludo

Mi celas atentigi al la redakcio de Kontakto kaj al la cetera mondo, ke la politiko de fremda lando povas esti trompe malsimpla. La demando “Kial la plejmulto de usonanoj elektis Trump?” estas misa: li iĝis prezidento malgraŭ tio, ke la plejmulto de usonanoj ne elektis lin.


Malpli longa versio de ĉi tiu artikolo aperis en Medium en 2017 kun la titolo “Kial la plejmulto de usonanoj elektis Trump?”